Johanna Esterházy
Johanna Esterházy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Batthyány Johanna |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1798 en nekonata valoro |
Morto | 8-an de junio 1880 (81-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Patro | Nepomuk János Batthyány (en) |
Edz(in)o | Alajos Esterházy (en) |
Okupo | |
Okupo | muzikisto harpisto pianisto |
Grafino Johanna ESTERHÁZY [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Johanna estis hungara-aŭstra harpistino, mecenatino. Ŝia origina naskiĝnomo estis Batthyány Johanna [batjAni], ŝia nobela (grafa) antaŭnomo estis galánthai, kelkloke ŝia persona nomo estis Jeanne.
Johanna Batthyány[1] naskiĝis la 5-an de septembro 1798, ŝi mortis la 8-an de junio 1880 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Johanna Batthyány geedziĝis al Esterházy-familio en 1818, poste ŝi uzis la nomon Esterházy. (Ŝi neniam naskis.) Ŝi studis harpoteknikon en Vieno de en:Elias Parish Alvars ekde 1836, kiu tiutempe estis la plej konata harpisto tutmonde. Li instruis ŝin ĝismorte en 1849, poste ŝi lernis de aliaj majstroj. En 1852 ŝi aĉetis vilaon en Vieno, kie ŝi vivis ĝis sia morto. Samtempe ekde 1852 ĝis 1875 ŝia majstro estis en:Johann Dubez. Johanna Batthyány sen idoj ofte estis mecenato.